Armena kuirarto

La fama jogurta supo (Spaso) el Armenio kun kibeo.
Armenaj virinoj bakas panon ''matnakaŝ'' en tradicia forno.

La armena kuirarto baziĝas sur la pladoj kaj kuirarta tradicio de la armena popolo[1], inkluzive de la armena diasporo. La historio de Armenio rakontas ke post la detruado de la Seleŭka imperio naskiĝis la unua armena sendependa ŝtato, fondita en 190 a.K de la Artaksia Dinastio kaj poste en la 20-a jarcento membro de Sovetio, lasta okazaĵo kiu markis kelkajn kuirartajn tradiciojn en tiu ĉi lando kaj fiksis ŝanĝon en la tradicioj de multaj jarcentoj. La armena kuirarto estas en la mezo de la mediteranea kuirarto kaj la kaŭkaza, do, ĝi estas aro da ellaboraĵoj de nomada loĝantaro kiu loĝas en malvarma regiono. Kun granda influo de la mezorienta kuirarto, rusa kaj balkana[2].

Armena kuirarto inkluzivas manĝaĵojn kaj kuirajn teknikojn de la armena popolo kaj tradiciaj armenaj manĝaĵoj kaj pladoj. La kuirarto reflektas la historion kaj geografion, kie armenoj vivis, kaj ankaŭ kundividas eksterajn influojn de eŭropaj kaj orientaj kuirartoj. La kuirarto ankaŭ reflektas la tradiciajn kulturojn kaj bestojn breditajn en armenaj loĝataj areoj[3].

La preparado de pladoj el viando, fiŝaĵoj kaj legomoj en armena kuirarto ofte inkluzivas farĉaĵojn, ŝaŭmadon kaj purigadon. Ŝafidaĵoj, melongeno kaj pano (lavaŝo) estas bazaj trajtoj de la armena kuirarto[4]. La armenoj tradicie preferis krakan tritikon (bulguron) ol maizon kaj rizon. La gusto de la manĝaĵo dependas de la kvalito kaj malvarmeto de la ingrediencoj anstataŭ troa uzado de spicoj[5].

Freŝaj herboj estas uzataj grandparte, kaj en la ĉefaj manĝaĵoj kaj kiel garnizonoj. Sekigitaj herboj estas uzataj vintre, kiam freŝaj herboj ne plu haveblas. Tritiko estas la primara greno kaj troviĝas en diversaj formoj, kiel ekzemple tuta tritiko, senŝeligita tritiko, bulguro (fendita tritiko), semolo, farino kaj faruno. Historie, rizo estis uzata plejparte en la urboj kaj en certaj kultiv-areoj (ekzemple, Maraŝo kaj la regiono ĉirkaŭ Erevano). Guŝoj estas libere uzataj, aparte kikeroj, lentoj, blankaj fazeoloj kaj fazeoloj. Nuksoj estas uzataj kaj por teksturo kaj por aldoni nutradon al la viaandaj pladoj. Ĉefe uzado estas ne nur nuksoj, migdaloj, pinsemoj, sed ankaŭ aveloj, pistakoj (en Kilikio), kaj nuksoj el regionaj arboj[6].

Freŝaj kaj sekigitaj fruktoj estas uzataj kiel ĉefaj ingrediencoj kaj kiel acidaj fruktoj. Kiel ĉefaj ingrediencoj, oni uzas la jenajn fruktojn: abrikotoj (freŝaj kaj sekigitaj), cidonio, melonoj kaj aliaj. Kiel agentoj, oni uzas la sekvajn fruktojn: sumak-beroj (en sekigita, pulvora formo), acidaj vinberoj, prunoj (kaj acidaj, kaj sekigitaj), granatoj, abrikotoj, ĉerizoj (speciale acidaj ĉerizoj) kaj citronoj. Aldone al vinberaj folioj, ankaŭ brasik-folioj, folibetoj, beto-folioj, rafano-folioj, frago-folioj, kaj aliaj farĉeblaj folioj[7].

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2008-05-01. Alirita 2009-05-04.
  2. From Ajem Pilaf to Yalanchi Dolma: Armenian Cookbooks Added to Janice Bluestein Longone Culinary Archive. University of Michigan Library.
  3. Zeytun - Foods. Arkivita el la originalo je 1-an de decembro 2016. Alirita 7-an de januaro 2017.
  4. Pokhlebkin, V. V. (1978). Russian Delight: A Cookbook of the Soviet People. Londono: Pan Books.
  5. (1995) Armenian Loanwords in Turkish. Otto Harrassowitz Verlag, p. 53. ISBN 978-3-447-03640-5.
  6. (1898) The Turk and the Land of Haig; Or, Turkey and Armenia: Descriptive, Historical, and Picturesque. Mershon Company, p. 171–172.
  7. Cuisine of Agn. Alirita 17-an de februaro 2019.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search